Mark Twain: Tri Noveloj by Twain, Mark

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

MARK TWAIN (1835-1910)

TRI NOVELOJ:

— KONFESO DE MORTANTO — — LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO — — LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO —

Esperantigis EDWIN GROBE

1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono

MARK TWAIN: TRI NOVELOJ Unua Eldono: Januaro 1999

Originaj Anglalingvaj Titoloj:

"A DYING MAN'S CONFESSION" "THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY" "THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY"

Copyright 1999 Edwin P. Grobe for the herein contained English-to-Esperanto Translations

* * * * *

ENHAVO

"Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19

* * * * *

KONFESO DE MORTANTO

Ni alproksimiĝis vilaĝon Napoleonon en ŝtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaŭ, ne bonega. Ĉar mia tasko ne estis (laŭprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi—jen unuforme, jen aliforme. Finfine ĝi prenis la formon de preciza demando. Ĉu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzaĵoj.

Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedaŭras estigi ĝenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, laŭŝajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagaĵojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj laŭta; ilia lingvaĵo, ribelema. Ilia ĉefa argumento estis tiu kiu ĉiam malmergiĝas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj _antaŭkonsentis_ resti sur ĉi tiu boato," ktp.; kvazaŭ, decidiĝinte fari malsaĝaĵon, laŭ nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi ĝin en _du_ malsaĝaĵojn per la plenumo de la komenca decidiĝo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun sufiĉe bona sukceso. Rezulte de tiu kuraĝigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la plenumon de la koncerna taskaĉo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldaŭ ekkuraĝis rakonti ties historion, preskaŭ samvorte kiel mi ĉi-poste raportas.

Ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en Munkeno, en Bavario. En novembro mi loĝis en la pensiono de Fraŭlino Dalvejnero, ĉe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Ŝi kaj ŝiaj du junaj infanoj kutimis veni ĉe mi ĉiun matenon kaj kunbabiladi en la Germana—responde al mia peto. Unu tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn ĝis la kuracistoj certas ke tiuj finmortis kaj ne daŭre vivas en tranca stato. Estis makabra loko, tiu ĉambrego. Vidiĝis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj—kaj havante ĉiuj vaksoblankajn rigidajn vizaĝojn sub la blankaj mortotukoj volvitaj ĉirkaŭ ili. Laŭ la flankoj de la ĉambro estis profundaj orielaspektaj alkovoj kaj en ĉiu el tiuj kuŝis pluraj marmormienaj beboj, entute kaŝite kaj enterigite sub tavoloj da freŝaj floroj krom siaj vizaĝoj kaj interfalditaj manoj. Ĉirkaŭ fingro de ĉiu el tiuj kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la ringo, drato etendiĝis ĝis la plafono kaj de tie ĝis sonorileto en tiea kontrolĉambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas ĉiam en vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urĝohelpon al iu ajn ano de tiu palvanga kompanio kiu, vekiĝinte el la morto, estigas korpomovon—ĉar ĉiu movo, eĉ la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdeĵorado de iu muĝventega nokto kaj eksentis sian korpon aliiĝi palpebrumtempe en tremetantan ĵeleon pro la subita bruaĉo de tiu terura alvokilo! Tial mi enketis pri tiu aĵo, demandis kio kutime okazas? Ĉu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riproĉis al mi mian klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite.

La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam ŝi ekkriis:

"Venu kun mi. Mi havas loĝanton kiu rakontos al vi ĉion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie."

Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kuŝis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizaĝo estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kuŝante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra ĝi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermiĝis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino daŭre parolis ĝis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano. La mieno de la viro tuj ŝanĝiĝis, pliheliĝis, eĉ avidiĝis—kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekĝuis kunan solecon.

Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan.

Tiu ftizulo kaj mi intime amikiĝis. Mi vizitis lin ĉiun tagon kaj ni parolis pri ĉio. Almenaŭ pri ĉio krom edzinoj kaj infanoj. Se menciiĝis la edzino aŭ la infano de iu ajn, ĉiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolĉa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaliĝis kaj ĝin anstataŭis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermiĝi la unuan fojon; triavice, li ĉesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole daŭre enlitiĝite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, laŭŝajne aŭdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiaŭojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek aŭde pri mia foriro el la ĉambro.

Kiam mi jam estis dum du monatoj la ĉiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon:

"Mi rakontos al vi mian historion."

Tiam li daŭrigis kiel jenas:

* * * * *

Mi neniam rezignis antaŭ nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta. Mi finkonkludis hieraŭnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaŭ. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentiĝos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hieraŭnokte, devigas min rakonti al vi mian historion—ĉar vi vidos vilaĝon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi—taskon kiun vi entreprenos bonvole post aŭskulti mian rakonton.

Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas ĉar ĝi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidiĝis ekloĝi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej feliĉa el ĉiuj feliĉaj hejmoj.

Iun nokton—okazis ĉirkaŭ la fino de la milito—mi vekiĝis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj buŝŝtopita dum la ĉirkaŭanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la ĉambro kaj unu el ili diris al la alia en raŭka flustrado: "Mi _diris_ al ŝi ke mi faros tion se ŝi faros bruon, kaj rilate al la infano—"

La alia viro interrompis en mallaŭta duonplora voĉo:

"Vi diris ke ilin ni nur buŝŝtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni."

"Ĉesu plendaĉi. _Necesis_ ŝanĝi la planon kiam ili vekiĝis. Vi faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu serĉfosadi."

Ambaŭ viroj surportis maskojn kaj krudajn ĉifonajn "nigrul"-specajn vestaĵojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili serĉfosadis hazardacele en mia malriĉa loĝejo dum momento. La ĉefbandito diris tiam en teatra flustrado:

"Tio estas tempomalŝparo. _Li_ malkaŝu kie ĝi estas kaŝita. Forigu lian buŝoŝtopilon kaj lin revigligu."

La alia diris:

"Bone. Kondiĉe ke ne okazu klabado."

"Sen klabado estu, tial. Kondiĉe ke li daŭre silentu."

Ili min alproksimiĝis. En tiu momento aŭdigis eksterdomaj sonoj, sonoj de voĉoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj aŭskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimiĝis. Tiam eksonis kriego:

"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."

"La voĉo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaŭ banditoj forfuĝis pere de la malantaŭpordo, malŝaltante sian lanternon dum la kurado.

La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis—estis laŭŝajne dekduo da ĉevaloj—kaj nenion pluan mi aŭdis.

Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia buŝŝtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon. Mi serĉaŭskultis la voĉojn de miaj edzino kaj infano—aŭskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremaĵon de la ĉambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli aĉiĝis, pli kaj pli minaciĝis, en ĉiu momento. Ĉu vi opinias povinti toleri horodaŭron da tiaĵo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran daŭron. Ĉu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horloĝo ŝajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi aŭdis ĝin la antaŭan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, ĉirkaŭ la nova tagiĝo mi min liberigis kaj ekstreĉis miajn rigidajn membrojn. Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon aĵoj tien ĵetitaj per la ŝtelistoj dum ili serĉis miajn ŝparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forĵeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango ĝin makuligis. Mi atingis stumblapaŝe la alian ekstremaĵon de la ĉambro. Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kuŝis. Jam forpasis iliaj ĉagrenoj. Nur komenciĝis la miaj.

Ĉu mi apelaciis al la juro? Ĉu mi? Ĉu satiĝas la soifo de la malriĉulo se la reĝo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Leĝoj kaj la pendumilo ne povus kontraŭpagi la ŝuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la ŝuldanton kaj kolektus la ŝuldon. Kiel efektivigi tion, ĉu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri ĝi se mi neniam vidis la vizaĝojn de la ŝtelistoj nek aŭdis iliajn kutimajn voĉojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraŭ tio tamen mi estis jes ja certa—ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon—indicon kiun vi taksintus senvalora—indicon kiu ne multe helpintus eĉ detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel ĝin apliki. Mi parolos pri tio baldaŭ. Vi vidos. Ni daŭrigu nun, konsiderante la aferon en taŭga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarŝajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri ĝi—konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro. Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La voĉo de la kapitano, per Dio!"—la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio. Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidiĝis serĉi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj serĉis vane, ĉar nur mi suspektis la soldatojn.

Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflaĵon por mi el diversaj vestaĵpecoj kaj -eroj. En la plej proksima vilaĝo mi aĉetis paron da bluaj ŝirmvitroj. Post kelke da tempo, kiam la milita kampadejo disiĝis kaj Kompanio-C-on oni forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kaŝis mian etan monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie—kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante ŝajni egalpartia, mi amikiĝis kaj divenis sortojn inter ĉiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaŭ mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi fariĝis bonvola viktimo de iliaj ŝercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi fariĝis favorato.

Baldaŭ mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian ĝojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el ĉiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti la ĝustan spurvojon. La viro nomiĝis Krugero. Li estis Germano. Estis naŭ Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed laŭŝajne li havis neniajn apartajn amikojn. Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton. Kelkfoje mi tiel sopiris al venĝo ke mi apenaŭ sukcesis malhelpi min surgenuiĝi antaŭ li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj daŭre sortodivenis, laŭokaze.

Mia aparataro estis simpla: iom da ruĝa farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premaĵon de ĝi, ĝin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencaĵon? Jen ĝi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke ĉiu homo havas unu trajton kiu neniam ŝanĝiĝas ekde la lulilo ĝis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke tiuj linioj neniam nepre samaspektas ĉe iu ajn homparo. Nuntagare ni fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis fari premaĵon pri la dikfingra malsupraĵo de nova malliberulo kaj ĝin staplis por ebla estonta uzado. Li diris ĉiam ke bildoj senvaloras ĉar eventualaj kamuflovestaĵoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro estas la ununura certaĵo," li diris. "Ĝi ne kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis ĉiam.

Mi daŭre sortodivenis. Ĉiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premaĵojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn ruĝajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premaĵojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango—por mi—iam defaligita sur ĉi tiu tero! Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuraĝigan rimarkon: "Ĉu _neniam_ samaspektos ili?"

Sed finfine alvenis mia rekompenco. Ĝi estis la dikfingra premaĵo de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento: Soldato Franzo Adlero. Unu horon antaŭe mi sciis nek la nomon nek la voĉon nek la figuron nek la vizaĝon nek la naciecon de la murdinto. Sed nun mi sciis ĉiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por ĉion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premaĵo de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldeĵorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj aŭdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:

"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi juĝis esti pli bone ne malkovri ĝin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hieraŭnokte—Soldato Adlero—murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antaŭ ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambaŭ."

Li falis surgenuen, timigite ĝis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elverŝis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memoraĵoj pri tiu murdonokto en mia ĉambreto:

"Mi ne faris tion. Laŭ mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris tion solapersone."

Jen estis ĉio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo. Sed ne, li alkroĉiĝis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraŭ la murdinto. Li diris:

"Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kaŝejo. La fruktaĵo de ŝtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj ĝi estos al vi, ĉiu cendo. Du trionoj el ĝi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas alpreni ĝin entute. Ni kaŝis ĝin kiam ni alvenis ĉi tien komence. Sed mi rekaŝis ĝin hieraŭ en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi intencis dizerti kaj ĝin forpreni entute. Ĝi estas oro kaj tro peza por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la riveron antaŭ du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la mono. Kaj se mi ne havus la ŝancon priskribi la kaŝejon al ŝi, mi intencis ruzdoni mian arĝentan poŝhorloĝon en ŝian manon aŭ transsendi ĝin al ŝi kaj ŝi komprenus la aferon. Estas paperpeco en la malantaŭaĵo de la ujo kiu ĉion rakontas. Jen, prenu la horloĝon kaj diru al mi kion fari."

Li penadis trudi sian horloĝon al mi kaj elmontradis la paperon, klarigante ĝin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je ĉirkaŭ dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:

"Enpoŝigu denove vian horloĝon, ĝin mi ne deziras. Nenia difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaŭ mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi rekontroli la premaĵon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri ĉi tiu afero. Nenion diru al iu ajn."

Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al Adlero longan sortodivenon—laŭintence tiel longan ke mi ne povis ĝin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li ties vere gravan parton—ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas esti ekster la aŭdkampo de subaŭskultantoj. Oni ĉiam postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la ĉirkaŭejo.

Ĉirkaŭ noktomezo mi survojiĝis, provizite per la kontraŭsigno, kaj gvidis miajn paŝojn ĝis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta. Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraŭ malklaran figuron preskaŭ antaŭ ol povi eligi ŝirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi respondis, ambaŭ en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la sortodivenisto." Tiam mi glitpaŝis al la flanko de la kompatinda diablulo kaj ŝovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia ĉevalo, li strebis alkroĉiĝi al mi kaj miaj bluaj ŝirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plonĝis la besto, lin trenante kun piedo en la piedingo.

Mi forfuĝis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte miajn ŝirmokulojn en la mano de la mortinto.

Tio okazis antaŭ dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas sencele ĉirkaŭ la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante monprovizon, foje senmone; sed ĉiam lacigite per troa vivado kaj dezirante finvivi, ĉar mian surteran mision plenumis la faro de tiu nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentiĝo kiujn mi spertis en ĉiuj tiuj tedaj jaroj estis la ĉiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"

Antaŭ kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis Munkenon laŭ mia sencela maniero. Malhavante monon, mi serĉis kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum ĉirkaŭ unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro. Ĝi plaĉis al mi. Plaĉis al mi esti kun la mortintoj—esti sola kun ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn aŭsterajn vizaĝojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon. Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj liberigis la imagon. Ĉiam la malklaraj, malantaŭenirantaj mortintovicoj estigis ĉe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn. Antaŭ du jaroj—mi jam estis tie ekde unu jaro—mi sidis tute sole en la gvatĉambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite, senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la vento kaj la klakado de foraj ŝutroj sonadis pli kaj pli mallaŭte en miaj senaŭdiĝontaj oreloj ĉiumomente kiam subite kaj akute la mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaŭ paralizis min la ŝoko ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la signalon.

Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavroĉambro. Preskaŭ mezdistance for laŭ la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra spektaklo! Ĝia flanko alfrontis min. Mi aliris ĝin haste kaj enrigardis fikse ĝian vizaĝon. Ĉielo! Adlero ĝi estis!

Ĉu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen ĝi estis: "Ŝajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontraŭa rezulto ĉi-foje!"

Verŝajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis eksenti vekiĝinte meze de tiu senvoĉa silento kaj ĉirkaŭspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka vizaĝo kiam li vidis vivantan formon antaŭ si! Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultiĝis kiam lia rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris lian pinĉitan vizaĝon kiam mi metis la kordialojn malantaŭ min kaj diris moke:

"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili aŭskultos kaj kompatos. Sed en ĉi tiu loko auŝkultos kaj kompatos neniu alia."

Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kriegis:

"Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu—sen malŝpari tempon, ĉar estas malmulte da tempo por malŝpari. Kio, ĉu vi ne povas? Kia domaĝo! Tamen ne gravas. Kriegado ne ĉiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso—mia edzino estis kaj mia infano—ili kripetis helpon, ĉu vi memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, ĉu ne? Viaj dentoj klaketadas—tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandaĝojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetiĝas post longaj jaroj. Ĉar ankaŭ _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, ĉu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun. Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun. Ŝŝŝ! Jen malfruhora paŝsono! Ĝi venas en nia direkto. Aŭskultu, kiom proksima ĝi estas! Eblas kompti la paŝsonojn: unu, du, tri! Jen, ĝi staras ĵus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura ŝanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Ĝi preterpasis. Jen. Ĝi mallaŭtiĝas. Ĝi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi ĵus aŭdis homan paŝsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti aŭskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni aŭdos samaĵon."

Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizaĝo estis vidinda ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj ĝin aplikis, min helpante per iom da mensoga kreivo:

"Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi havigis al li reciprokan komplezon en la taŭga momento. Mi konvinkis lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia militservo kaj lin alvenigis al sekurejo."

Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la vizaĝo de mia viktimo. Mi perpleksiĝis, maltrankviliĝis, diris:

"Nu, kio? Ĉu li ne eskapis?"

Nea kapskuo.

"Ĉu ne? Kio okazis tial?"

La kontento en la envolvita vizaĝo ankoraŭ pliklariĝis. La viro strebis murmuraĉi kelkajn vortojn—sensukcese; penadis esprimi ion per la malhelpitaj manoj—malsukcesis; paŭzis momenton, tiam klinis malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro kuŝanta la plej proksime al li.

"Ĉu mortinta?" mi demandis. "Ĉu ne sukcesis eskapi? Ĉu kaptita fuĝante kaj pafita?"

Cetera kapskuo nea.

"Tial, kiel?"

Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne sukcesis diveni la celon. Mi antaŭenkliniĝis kaj rigardis eĉ pli zorge. Li ĉirkaŭtordis dikfingron kaj per ĝi malforte pikis la bruston.

"Ho, ĉu vi volas diri: ponardita?"

Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke ĝi ekŝaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis:

"Ĉu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Ĉar tiu pikbato celis ununure vin!"

La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel ĝoja kiel lia mankanta fortiko kapablis elmontri.

"Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikiĝis kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!"

Mi imagis aŭdi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la vizaĝon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantaŭensinki sur sian klintabulon.

Necesis al li sufiĉe longa tempo por morti. Li disponis mirindan vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis plaĉe longan tempon pri la afero. Mi alportis seĝon kaj ĵurnalon, sidiĝis apud li kaj legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la malvarmo. Sed mi trinketis ankaŭ pro tio ke, en la komenco, kiam mi etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi iom al li. Mi legis laŭtvoĉe: ĉefe fantaziajn raportojn pri homoj urĝe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la momento kiam li aŭdigis la sonorilon.

Laŭ onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatiĝis tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas senĝena opinio. Ĝi restu tia.

La malvarmo de la mortoĉambro jam penetris miajn ostojn. Ĝi revigligis kaj retrudis al mi la malsanon antaŭe min afliktintan sed kiu, ĝis la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memoraĵo pri tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin reŝovis en ĝin!

Post tiu nokto mi devis enlitiĝi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionaĉo tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la personajn havaĵojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris obteni la horloĝon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis malsana la posedaĵojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversaĵoj. Tamen, pere de tiuj leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon lian. Tridekjara nun, li estas faka ŝuisto kaj loĝas ĉe Numero 14 Reĝostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per du trionoj el lia financa subteno.

Nu, rilate al tiu horloĝo—vidu kiom strange evoluas la aferoj! Mi ĉirkaŭspuris ĝin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon- kaj ĉagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis ĝin! Ekhavis ĝin kaj nedireble ekĝojiĝis. Malfermis ĝin kaj nenion trovis interne. Ho, mi devintus antaŭscii ke tiu paperpeceto ne restos tie ĉiun tiun tempon. Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis tion kaj forigis ĝin el mia menso. Kaj ege malĝoje, ĝin dezirinte por la filo de Krugero.

Hieraŭnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto, mi komencis pretigi miajn havaĵojn. Mi entreprenis bruligi ĉiujn senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne antaŭe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi ĝin rekonis. Jen ĝi. Mi ĝin tradukos:

_Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo alfrontanta urbodomon. Tria ŝtono, kvara vico. Tien enŝovu mesaĝon dirantan kiom alvenos._

Jen. Prenu kaj konservu ĝin! Krugero klarigis ke tiu ŝtono formoveblas, kaj ke ĝi estas en la norda muro de la fundamento, kvaravice ekde la supro, triaŝtone ekde la okcidento. La mono kaŝiĝas malantaŭ ĝi. Li diris ke la lasta frazo estas trompaĵo por devojigi okaze ke la papero enfalu malĝustajn manojn. Sendube ĝi plenumis tiun funkcion por Adlero.

Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojaĝon laŭ la rivero, vi spurtrovu tiun kaŝitan monon kaj sendu ĝin al Adamo Krugero, ĉe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Ĝi riĉuligos lin kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj infanon—kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontraŭe al la impulso de mia koro kiu preferintus lin ŝirmi kaj savi.

* * * * *

"Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estiĝis profunda kaj impona silento kiu daŭris ne mallongan tempon. Tiam ambaŭ viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj kiu daŭre persistis ĝis ĉiuj partneroj preskaŭ senspiriĝis. Tiam miaj amikoj komencis renormaliĝi kaj retiriĝi, subŝirme de kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj nun aŭdiĝis nur silento. Tiam Roĝero diris reveme:

"Dek mil dolaroj!" Aldonante, post paŭzego:

"Dek mil. Tio estas vera monamaso."

Baldaŭ la poeto demandis:

"Ĉu vi celas sendi ĝin al li tujege?"

"Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando."

Nenia respondo. Post iom da tempo, Roĝero demandis heziteme:

"Ĉu la tutan sumon? Tio estas—mi volas diri—"

"Certege, la tutan sumon."

Mi estis dironta pli, sed haltis—haltis pro pensadsinsekvo naskiĝinta en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne aŭdkaptis lian diraĵon. Sed mi aŭdis Roĝeron respondi:

"Jes. Tia ĝi ŝajnas al mi. Tio devus ege sufiĉi. Mi opinias ke _li_ nenion faris."

Baldaŭ la poeto diris:

"Kiam vi pripensas la aferon, tio _pli_ ol sufiĉas. Vi nur konsideru! Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la daŭrotempo de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble eĉ lin ruinigus. Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forĵetus la restintan monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn, progresus laŭvice de malbono al plimalbono—"

"Jes, vi pravas," interrompis Roĝero fervore. "Mi jam vidis tion cent fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin kaj lin senutiligas kaj lin senigas je ĉiu memestimo kaj ĉio, tiam mi ne konas la homan naturon—ĉu ne, Tompsono? Kaj eĉ se ni transdonus al li _trionon_ el ĝi; nu, en malpli ol ses monatoj—"

"Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitiĝante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus ĝin ektuŝi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antaŭ ol—"

"_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon—eble temas pri tri mil, eble du mil—"

"Kial tiu ŝuisto rajtas disponi du mil dolarojn, plaĉus al mi ekscii?" Roĝero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, ĉirkaŭate de samranguloj, manĝante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, ĝuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj ĉirkaŭirantaj en silkaj vestaĵoj, laŭpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsaĝeco. Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaŭ li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antaŭ tia viro kaj diru—"

"Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie ĝis la defluilo, de tie ĝis la almozdomo, de tie ĝis—"

"_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas feliĉa tie kie li estas ke tia kia li estas. Ĉiu sento pri honoro, ĉiu sento pri karitato, ĉiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en senĝeno. Jen vera amikeco, jen aŭtenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj saĝan, kredu min."

Post iom da daŭra diskutado, evidentiĝis ke ĉiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu aranĝo pri la afero. Klarege estis ke ĉiuj sentis la devon sendi al la kompatinda ŝuisto _ion_. Estiĝis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon.

Nu, post kiam ĉio laŭŝajne bonordiĝis por ĉiuj partoprenantoj, elstariĝis nova ĝeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonŝancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Roĝero diris:

"Kiu estintus _iel ajn_ bonŝanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi ĉio irintus al la ŝuisto."

Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Roĝero unue parolis.

Mi replikis ke la sugesto naskiĝintus ĉe mi sufiĉe baldaŭ kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda.

La debato varmiĝis en kverelon, tiam en batalon. Ĉiu viro ekvundiĝis iom forte. Post min iom kuraci, laŭ mia maniero, mi supreniris en malbonaĉa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel plaĉe kiel permesis mia humoro:

"Mi alvenas por adiaŭi, Kapitano. Mi deziras alteriĝi ĉe Napoleono."

"Vi deziris alteriĝi kie?"

"Ĉe Napoleono."

La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li ĉesis ridi kaj diris:

"Sed ĉu vi seriozas?"

"Mi jes ja tre seriozas."

La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris:

"Li deziras elboatiĝi ĉe Napoleono!"

"Ĉu ĉe Napoleono?"

"Tiel li diras."

"Laŭ la fantomego de Cezaro!"

Onklo Mumfordo alproksimiĝis laŭ la ferdeko. La kapitano diris:

"Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatiĝi ĉe Napoleono!"

"Nu, laŭ—!"

Mi diris:

"Bonvolu, pri kio temas ĉio tio? Ĉu viro ne rajtas alteriĝi ĉe Napoleono se tion li deziras?"

"Nu, damnu, ĉu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj ĝi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero ĝin krevis, ĝin ĉifonigis, ĝin forŝovis en Misisipo-Riveron!"

"Ĉu forbalais la _tutan_ urbon? Ĉu bankojn, preĝejojn, malliberejojn, ĵurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon—ĉu _ĉion?_"

"Ĉion. Nur dekkvinminuta tasko, aŭ similaĵo. Postlasis de la urbo nek haŭton nek haron, nek ŝiraĵon nek ŝindon krom la malantaŭa ekstremaĵo de iu domaĉeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antaŭa starloko de la urbo. Jen fore estas la brika fumtubo—la ununura restaĵo de la urbo. Tiu densa arbaro ĉe la dekstra flanko situis antaŭe mejlon for de la urbo. Rigardu malantaŭ vi, kontraŭflue. Nun vi komencas rekoni la pejzaĝon, ĉu ne?"

"Jes, mi jes ja ĝin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priaŭdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita."

S-ro Tompsono kaj S-ro Roĝero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj aŭskultis silente la novaĵon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallaŭte:

"Por mia porcio de la kolorlitografo."

Roĝero agis same.

Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruliĝi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie antaŭ dudek jaroj mi kutimis vidi bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo. Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun ĉiutaga enketo. Urbeton kie antaŭe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novaĵon pri la lamentinda katastrofo de batalŝipo Pensilvanio antaŭ kvaronjarcento. Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fiŝojn. Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domaĉeto kaj dispeciĝanta brika fumtubo!

LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO

Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi ĉi tie alfiksas la rezultaĵon. Mi sentas kaŝitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multaĝulo sian fifaman _Jaĉjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememoraĵoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso.

Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servoĉambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomiĝanta Ĉe-Anĝelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizaĝo mienon de ĉarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekiĝis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomiĝanta Leonido V. Smilejo—Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesaĝo laŭraporte loĝinta antaŭe en Ĉe-Anĝelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi ŝuldos al li multajn reciprokajn komplezojn.

Simono Hvelero malantaŭenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia seĝo, tiam sidiĝis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan ĉi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la voĉon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo. Tamen laŭ la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataŭ imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan aŭ absurdan temaron, li taksas ĝin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin daŭrigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.

"Pastoro Leonido V.—Ho, nu, Pastoro Leo—Nu, foje ĉeestis ĉi tie ulo nomiĝanta _Jaĉjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aŭ eble estis la printempo de '50—mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu aŭ la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankoraŭ ne estis finkonstruita kiam li alvenis la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri ĉiam veti pri kio ajn surscenejiĝas kondiĉe ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontraŭa flanko, kaj se ne, li mem ŝanĝis vetflankon. Plaĉis al li iu ajn aranĝo plaĉanta al la kontraŭvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentiĝis. Tamen li estis bonŝanca, malkutime bonŝanca. Preskaŭ ĉiam li venkis. Li estis ĉiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti ĝin kaj priveti iun ajn flankon, laŭ via deziro, kiel mi ĵus menciis. Se okazis vetkuro por ĉevaloj, je ties finiĝo vi trovis lin multriĉigita aŭ nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri ĝi. Se okazis katbatalo, ĝin li privetis. Se okazis kokbatalo, li ĝin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaŭ la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li ĉeestis ĝin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laŭ lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojiĝi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon—kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraŭ li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton ĝis Meksikio por ekscii kien ĝi celas iri kaj dum kiom da tempo ĝi estos survoje. Multaj el la knaboj de ĉi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al _li_—li bonvolis veti pri io _ajn_—la laŭdamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj ŝajnis ke oni ne sukcesos ŝin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel ŝi fartas kaj li diris ke ŝi fartas iom pli bone nun—danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato—kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, ŝi finfine resaniĝos kaj Smilejo, antaŭ ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.'

"Ĉi tiu ĉi Smilejo havis ĉevalinon—la knaboj kromnomis ŝin la 'dekkvinminutaĵo' sed ili faris tion nur por ŝerci, vi scias, ĉar kompreneble ŝi estis pli rapida ol tio—kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu ĉevalinaĉo, malgraŭ tio ke ŝi estis tiel malrapida kaj ĉiam suferis pro astmo aŭ tempro aŭ ftizo aŭ io simila. Kutime ili ĉiam cedis al ŝi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis ŝin survoje. Tamen ĉe la finfiniĝo de la konkurso ŝi ekscitiĝis kaj fariĝis kvazaŭ urĝpelata kaj komencis antaŭenkaprioli kaj larĝe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruaĉego pro tusado kaj ternado kaj mungado—kaj ĉiam atingi la venkobudon kun ĉirkaŭ kololonga antaŭeco, laŭ la plej bona takso.

"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi ĝin rigardis, ŝajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan ŝancon por ŝtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis ĝin, ĝi fariĝis tute alia hundo. Ĝia submentono komencis elstari kiel vaporboata teŭgo kaj ĝiaj dentoj malkovriĝis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo ĝin atakis kaj ĝin skuis ĉifonaĉe kaj mordis ĝin kaj lanĉis ĝin du-trifoje trans la ŝultron, Andreo Ĝaksono—tio estis la nomo de la hundido—Andreo Ĝaksono ĉiam ŝajnigis propran kontentiĝon, kvazaŭ atendinte nenion alian—rezulte de kio la vetoj daŭre kaj redaŭre duobliĝis kaj reduobliĝis en la kontraŭa flanko, ĝis kiam ĉiuj finvetis. Tiam subitege li alkroĉis tiun alian hundon perbuŝe ĵus ĉe la artiko de ties malantaŭa kruro kaj tenis ĝin en seninterrompa frostiĝo. Li ne maĉaĉis, vi komprenu, nur buŝtenis kaj persistegis ĝis kiam ili koncedis la venkon, eĉ se temis pri tutjara daŭrotempo. Smilejo ĉiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido ĝis kiam la besto devis konkursi kontraŭ hundo perdinta siajn malantaŭajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kuŝis surgrunde kaj Andreo Ĝaksono ekpretis efektivigi sian plej ŝatatan alkroĉmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin kontraŭmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuraĝigite kaj ĉesis penadi gajni la venkon kaj finiĝis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaŭ por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontraŭ hundo kiu ne havas malantaŭajn krurojn al kiuj oni povas alkroĉi, kio en batalo estis lia ĉefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampaŝe, sin kuŝigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Ĝaksono kiu sin famigintus se ĝi sukcesintus travivi, ĉar ĝin enestis bona konsistigaĵo kaj genio. Tion mi scias, ĉar antaŭe ĝi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj se ĝi ne havas talenton. Ĉiam mi ekbedaŭras pensante pri tiu lasta batalo ĝia kaj ties finiĝo.

"Nu, ĉi tiu ĉi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn kaj ĉiujn tiajn specaĵojn ĝis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti al li privetaĵon kontraŭ kiu li ne kapablus kontraŭstarigi samaĵon. Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis ĝin kaj diris intenci ĝin klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en sia malantaŭdoma ĝardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu certa ke li jes ja lernigis ĝin. Li kutimis iom ŝoveti la ranon de malantaŭe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirliĝadi en la aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapiĝon, aŭ eble paron da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj retereniĝi platpiede kaj bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante al ĝi kiel kapti muŝojn kaj trejnis ĝin tiurilate tiel konstante ke la besteto sukcesis trafi muŝon ĉiun fojon kiam la insekto eniris ĝian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur taŭga edukado por ke ĝi povu fari ion ajn—kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti Danielon Vebsteron ĉi tien sur ĉi tiun plankon—Danielo Vebstero estis la nomo de la rano—kaj ekkriegi, 'Muŝoj, Daĉjo, muŝoj!'—kaj pli rapide ol vi povas palpebrumi ĝi suprensaltis vertikallinie kaj forlekegis la muŝon de sur la tablo kaj refalaĉis surplanken tiel solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantaŭa piedo tute apatie kvazaŭ ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraŭ ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado sur ebena plataĵo, ĝi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena plataĵo estis ĝia specialaĵo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio Smilejo bonvole vetis monon pri ĝi ĝis restis al li nenia plua cendo. Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi ĉar uloj vojaĝintaj ĉien kaj estintaj ĉie diris ĉiuj senescepte ke la besto superas ĉiun ajn ranon iam viditan de _ili_.

"Nu, Smilejo tenis la beston en lataĵa skatoleto kaj foje li kunportis ĝin en la kampadejocentron kaj proponis ĝin kiel monvetobjekton. Iun tagon ulo—nekonato en la kampadejo—renkontis lin kun lia skatoleto kaj diris:

"'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?'

"Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aŭ povus esti kanario, eble, tamen ne estas tiaĵo. Nur rano ĝi estas.'

"Kaj la ulo prenis ĝin kaj okulkontrolis ĝin zorge kaj turnis ĝin en diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _ĝi_ utilas?'

"'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'ĝi utilas por _unu_ afero, mi opinias. Ĝi kapablas pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.'

"La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al ĝi, retransdonis ĝin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn ĉe tiu rano kapablajn plibonigi ĝin rilate al aliaj ranoj.'

"'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas kaj kuraĝas veti kvardek dolarojn pri ĝia kapablo pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.'

"Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfeliĉa maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo ĉi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontraŭ vi.'

"Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas—ne gravas—se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidiĝis por atendi.

"Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties buŝon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletaĵoj—ĝin plenigis ĝis preskaŭ la mentono—kaj surplankenigis ĝin. Smilejo, siaflanke, aliris la marĉon kaj vagserĉis dum longa tempo en la kotaĉo kaj finfine mankaptis ranon kaj ĝin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras:

"'Nu, se vi pretas, metu ĝin apud Danielon, kun ĝiaj antaŭpiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.' Tiam li diras, 'Unu—du—tri—_eku_! kaj li kaj la ulo ektuŝis la ranojn de malantaŭe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Daĉjo faris klopodegon kaj kuntiris la ŝultrojn—tiel—kiel Franca viro—sed sensukcese—li ne povis ekmoviĝi. Li restis fiksite tiel solide kiel preĝejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita ŝipo. Smilejo estis iom surprizita kaj eĉ naŭzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas.

"La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transŝultren—tiel—en la direkto al Daĉjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn ĉe tiu rano kapablajn plibonigi ĝin rilate al aliaj ranoj.'

"Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Daĉjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon—mi scivolas ĉu eble ĝi spertas iuspecan ĝenon—ŝajnas al mi ke ĝi estas iom pufigita.' Kaj li alkroĉis Daĉjon per la kolnuko kaj levis ĝin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se ĝi ne pezas kvin funtojn!' kaj ĝin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletaĵoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege koleriĝis—li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj—"

En tiu momento Simono Hvelero aŭdis iun alvoki lian nomon en la antaŭdoma ĝardeno kaj stariĝis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turniĝante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton."

Sed, kun via permeso, mi juĝis ke daŭrigo de la historio pri la entreprenema vagabondo _Jaĉjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informaĵojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojiĝis.

Ĉe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkroĉis min kaj rekomencis:

"Nu, ĉi tiu ĉi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj—"

Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por aŭskulti pri la afliktita bovino sed adiaŭis kaj foriris.

LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO

Foje estis malbonkonduta knabeto nomiĝanta Jaĉjo—tamen, se vi bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaŭ ĉiam nomiĝas Jaĉjo en viaj dimanĉlernejaj instrulibroj. Strange estis, tamen vere, ke ĉi tiu knabeto nomiĝis Jaĉjo.

Ankaŭ li ne havis malsanan patrinon—malsanan patrinon kiu estis pia kaj suferis pro ftizo kaj ĝojus kuŝiĝi en la tombo kaj ripozadi se ŝi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo fariĝu kruela kaj malamikema pri li post ŝia forpaso. Plejparte la malbonkondutaj knaboj de la dimanĉlernejaj instrulibroj nomiĝas Jakobo kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi min kuŝigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolĉaj plendaj voĉoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuiĝas apud la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomiĝis Jaĉjo kaj lia patrino estis tute bonsana—suferis pro nenia ftizo nek alia ajn malsano. Ŝi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, ŝi sentis nenian anksiecon pri Jaĉjo. Ŝi diris ke se li rompigus al si la kolon, la perdo ne estus granda. Ŝi ĉiam deziris bonan nokton al Jaĉjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam ŝi estis preta lin postlasi, ŝi tordis al li la orelojn.

Foje tiu malbonkonduta knabeto ŝtelprenis la ŝlosilon de la manĝoŝranko kaj eniris tien ŝtelpaŝe kaj provizis sin per marmelado kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio ŝajnis flustri al li, "Ĉu estas juste malobei mian patrinon? Ĉu fari tion ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmanĝas la marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuiĝis tute sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj stariĝis kun malpeza feliĉa koro kaj iris konfesi ĉion al sia patrino kaj petis ke ŝi lin pardonu kaj ricevis ŝian benon dum plenigis ŝiajn okulojn larmoj de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas ĉe ĉiuj ceteraj malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere ĝi evoluis ĉe tiu Jaĉjo, malgraŭ ties strango. Li manĝis la marmeladon kaj taksis ĝin ĉefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis ankaŭ tion ĉefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos" kiam ŝi ekscios tion kaj kiam ŝi eksciis efektive tion, li malkonfesis havi informaĵojn pri ĝi kaj ŝi pugfrapis lin severe kaj estis li mem kiu ekploris. Ĉiel tiu knabo estis stranga. Ĉio rezultis malsame ĉe li ol ĉe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj.

Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por ŝtelpreni pomojn kaj la branĉego ne rompiĝis kaj li ne falis kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis, ne entreprenis ekbonkondutiĝi. Ho, ne! Li ŝtelprenis tiom da pomoj kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre preta por la hundo ankaŭ kaj renversis ĝin per lanĉita briko kiam tiu atakis lin. Estis ege strange. Similaĵo neniam okazis en tiuj mildaj libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj hirundovostaĵajn jakojn kaj sonorilkronitajn ĉapelojn kaj pantalonojn havantajn malsufiĉe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn el la dimanĉlernejaj libroj.

Foje li ŝtelprenis la poŝtranĉilon de la instruisto kaj kiam li timis ke la misfaro malkovriĝu kaj ke la instruisto vipu lin, li ŝtelmetis ĝin en la kaskedon de Georgo Vilsono—la filo de la kompatinda Vidvino Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilaĝo kiu ĉiam obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, ŝatis siajn lecionojn, ŝategis Dimanĉ-Lernejon. Kaj kiam la tranĉilo terenfalis el la kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj ruĝiĝis kvazaŭ agnoskante sian kulpon, kaj la ĉagrenita instruisto taksis lin kulpa pri la ŝtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte la vipon sur la tremantajn ŝultrojn de tiu, subite aperis meze de ili nenia blankhara malprobabla juĝisto de la paco, prenante belan starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la kaŭranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona ludpaŭzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la ŝtelprenon!" Kaj tiam Jaĉjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda juĝisto ne deklamis homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo kaj diris ke tia knabo meritas laŭdadon kaj tiam ne invitis tiun veni loĝi ĉe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi kaj ricevi ĉiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti feliĉa. Ne. En la libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jaĉjo. Nenia enmiksiĝema maljuna pektenaspekta juĝisto ekaperis por estigi ĝenojn kaj tial la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jaĉjo feliĉis pro tio ĉar, vi scias, Jaĉjo malamegis moralajn knabojn. Jaĉjo diris ke li "malestimas tiajn molaĉulojn." Tia estis la lingvaĵaĉo de tiu malbonkonduta malbonzorgata knabo.

Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jaĉjo estis la fojo kiam li iris boatadi en dimanĉo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam ŝtormo kuratingis lin dum li fiŝkaptadis en dimanĉo kaj ne trafis lin fulmo. Ho, vi povus tralegi ĉiujn dimanĉlernejajn instrulibrojn inter nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similaĵon. Ho, ne! Vi ekscius ke ĉiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimanĉo senmanke dronas. Kaj ĉiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de ŝtormoj dum ili fiŝkaptadas en dimanĉo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj malbonkondutajn knabojn ĉiam renversiĝas en dimanĉo kaj ĉiam okazas ŝtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fiŝkaptadas en dimanĉo. Kiel tiu Jaĉjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.

Tiu Jaĉjo ĝuis sorĉitan vivon—devas esti tiel. Nenio sukcesis lin difekti. Li eĉ transdonis al bestoĝardena elefanto tabakbulon kaj la elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la enhavon de la manĝoŝranko serĉante pipromentan esencon kaj ne eraris trinkante brandon. Li ŝtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris ĉasadi en dimanĉo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis sian fratineton sur la tempion kiam li koleriĝis kaj ŝi ne restis en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolĉaj surlipaj pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompiĝanta koro. Ne, ŝi baldaŭ resaniĝis. Li forfuĝis kaj finfine surmariĝis kaj kiam li revenis li ne estis malfeliĉa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj ne dormis en la trankvila preĝeja tombejo kaj la de grimpoplantoj kovrata loĝdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinaĵojn. Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel sakŝalmisto kaj tuj sukcesis aliĝi al la fajrobrigado.

Kaj li plenkreskuliĝis kaj edziĝis kaj naskigis grandan familion kaj sencerbigis ilin ĉiujn iun nokton per hakilo kaj sin riĉigis uzante diversajn trompaĵojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej malica kanajlo de sia naskiĝvilaĝo kaj estas universale respektata parlamentano.

Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jaĉjo en la dimanĉlernejaj libroj ĝuinta tian sinsekvon da bonŝancoj kiel tiu pekema Jaĉjo kun la sorĉita vivo.

* * * * *

ENHAVO

"Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19

* * * * *

Transcriber's note: Obvious spelling and punctuation errors have been corrected in this etext. Unusual forms have been retained, however, if used consistently, or suspected to be intentional or simply archaic. See comments inside the HTML file for details.