The Esperantist, Vol. 1, No. 5 by

_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 5._

_March, 1904._

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS

Page The Accent Problem (The Editor) 65-66 A February Walk (Esperantist 6380) 67 Italian Folklore (Clarence Bicknell) 68 Spanish Proverbs (Esperantist 4686) 68 The Tempest, continued from pages 5, 21, 40 & 56 (translated by A. Motteau) 69 Mateo Falkone (Elise Bauer) 70-72 Tom Bowling (translated by A. Motteau) 72 Various Items of Interest 73 Correspondence Notes 74-75 The Birth of Esperanto (translated by John Ellis) 76-78 Our Holidays (The Editor) 78 The Language of Flowers (Ben Elmy) 79 Two Fables from Lafontaine (O.W. 7074) 79 The Gates of Heaven (J. H. Meyrick) 80

FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square.

SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq. Spencer College, Wimbledon.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., _Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work_.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

THE NEWEST PERFUME.

ESPERO.

Green and Gold Label printed in Esperanto.

Price 1/-. Post free, 1/1.

GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W.

[Image: Esperanto Postcard]

WHAT IS ESPERANTO?

THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn.

For Complete Text Book, send 1s. 8d. to--

Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C.

A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments.

Facsimile of the Esperanto Postcard.

On Best Ivory Card, 1/1 for 50.

Please state whether Inland or Foreign.

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

No. 5.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

MARTO, 1904.

Karaj Legantoj, Salutojn!

The Esperantist! Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto? Kompreneble ĝi devas esti (1) Tiu, kiu lernas, kaj uzas, Esperanton: (2) Tiu ĉi malgranda Gazeto, en la sama lingvo presita.

Kaj kio estas Esperanto? Ĝi estas tio, kion nia bona estro, Doktoro Zamenhof, donis al la mondo, post kiam li estis studinta multajn Eŭropajn lingvojn.

Ĉu ni do estos pravaj, enkondukante niajn proprajn "plibonigojn" en la lingvon? Kaj ĉu tiu ĉi Gazeto prave povos sin nomi The Esperantist, se estos en ĝi presita ia ŝanĝo, neaprobita de la aŭtoro de la lingvo? Tute ne.

Je la kvindek naŭa paĝo, en la Februara Numero, ni vidis kelkajn el la kaŭzoj, kiuj pruvas ke la signoj tre malhelpas nian progresadon; kaj ankaŭ estis anoncite ke Doktoro Zamenhof aprobas la uzon de la litero H anstataŭ la supersigno.

Tiu ĉi certe estas lerta kaj sufiĉa, tamen ĝi ŝajne ne plaĉas al kelkaj el niaj Anglaj studentoj. Tute forgesinte ke, kiam oni estas lernonta ian lingvon, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas ke la Esperantaj konsonantoj devas esti laŭ la _Angla_ uzo. Ŝajne alilandaj amikoj ne estis pripensitaj.

Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, ĉar oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankaŭ kredas ke la Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute malsamaj je la uzo de la Itala lingvo.

Ĉar malmultaj studentoj skribadas pri tiuj ĉi akcentoj, mi hodiaŭ sendas al Vi tiun ĉi leteron. Kaj, ĉar Vi estas veraj Esperantistoj, Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi poŝtkarte Viajn opiniojn antaŭ Aprilo 10, 1904.

(_Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W._).

La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) ĉiam estas kontraŭ la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun ĉi demandon, Vi, Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj ĉi du proponoj:--

(1). _Ĉu_ The Esperantist _presiĝos sen signaj literoj, sed per CH, GH, HH, JH, SH?_

(2). _Ĉu ĝi presiĝados per la literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kiel ĝis nun ni faris?_

Mi petegas ke ĉiuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj ĉi du proponoj, skribu al mi poŝtkarton, enhavantan la vortojn "_Mi kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de Esperanto, kiel Lingvo Internacia._"

Tiam, se mi ricevos sufiĉe da tiaj poŝtkartoj, Via deziro estos plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist.

Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto, Sinjoro W. T. Stead, estas malsaniĝita, kaj forvojaĝis al Sudafrikujo. Kompreneble ĉiuj Geesperantistoj unuanime sendos al li koregajn bondezirojn je rapidega resaniĝo, kaj esperos ke, antaŭ ne longe, li povos repreni siajn senĉesajn penadojn por la plibonigo de la homaro. Nunatempe li malfeliĉe estas paginta la punon de tro da entuziasmo, ĉar li provis fari pli ol eble estas.

La Biblioteko Esperanta denove pligrandiĝis, per la aldono de la tri sekvantaj libretoj:--

(1). _Vojaĝo interne de mia ĉambro_ (kvindek ok paĝoj) estas bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M. S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan tradukon de tiu interesa verketo.

(2). _Advokato Patelin_ (kvardek du paĝoj) estas triakta proza komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. Ĝia enhavo estas tre interesa kaj ŝerca, kaj ĉiuj Esperantistoj ĝuos bonan ridon, je ĝia tralego. Ni gratulu Sinjoro Evrot pri la bona temo kiun li elektis, kaj ni esperu ke, antaŭ ne longe, la komedio aperos en Esperanta teatro, laŭ la deziro de Doktoro Zamenhof. La legado de komedioj multe helpas la paroladon de la lingvo.

(3). _Tridek ses elektitaj fabloj de La Fontaine_, tradukitaj de M. Vaillant, bone taŭgas kiel legolibro Esperanta, ĉar ni jam konas la Anglan tradukon. Niaj legantoj jam vidis specimenojn de fabloj Esperantigitaj, kaj espereble tiu ĉi aro plaĉos al ili.

Ni gratulas la tri verkistojn kaj esperas ke ili baldaŭ skribos aliajn (eble originalajn) verkojn.

Ĉiuj el ili troviĝas ĉe The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple. Ĉiu kostas 1/-.

Ni plezure povas anonci ke la de longe atenditaj Vortaroj nun eliris, kaj ke ili multe plaĉis al niaj amikoj. Ni esperas ke, nun kiam oni havas vortarojn, multe pli da Esperantistoj bonvolos sendi al ni artikolojn. Alie The Esperantist ne povos enhavi sufiĉe da interesaĵoj por gajnadi la aprobon de ĝia tutmonda Abonantaro.

Dear Readers, Greeting!

The Esperantist! What is the signification of this word? Naturally it must be (1) One who learns and uses Esperanto; (2) This little Gazette printed in the same language.

And what is Esperanto? It is that which our good chief, Dr. Zamenhof, gave to the world after he had studied many European languages.

Therefore should we be justified in introducing our own "improvements" into the language? And could this Gazette rightly call itself The Esperantist if in it were printed any change not approved of by the author of the language? Certainly not.

On the fifty-ninth page, in the February Number, we saw some of the causes which prove that accents greatly hinder our progress; and it was also announced that Dr. Zamenhof approves of the use of the letter H instead of the accent.

This certainly is both ingenious and adequate, nevertheless it apparently does not please some of our English students. Entirely forgetting that when one is learning any language one must begin at the alphabet, they imagine that the Esperanto consonants must be in accordance with the _English_ usage. Apparently our friends in other lands are not considered.

I believe that we in England will rightly approve of using GH, HH, JH, for their sounds are easily remembered. And I also believe that the Italians will not justly disapprove of CH and GH, although their sounds are quite different from the Italian usage.

As a few students continue writing about these accents, I send this letter to you to-day. And, as you are true Esperantists, you will carefully consider the subject, and will be so kind as to send me, by postcard, your opinions before April 10, 1904.

The majority of us in England (perhaps in the whole world) have ever cried out against the accents. "Away with them" is the cry of many a fervent helper. To settle this question, you, dear Esperantists, can choose between these two proposals:--

(1). _Shall_ The Esperantist _be printed without accented letters, but by CH, GH, HH, JH, SH_?

(2). _Shall it be printed with accents Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ as heretofore?_

I beg all readers who prefer the first of these proposals to write me a postcard containing the words "_I believe the use of accents hinders the universal adoption of Esperanto as an international language._"

Then, if I receive a sufficient number of these postcards, your wish shall be carried out, and you will no longer see accents in The Esperantist.

Probably the majority of readers have already learned that our most fervent supporter, Mr. W. T. Stead, has been taken ill, and has gone to South Africa. Naturally all Esperantists unanimously send him most hearty good wishes for a very speedy recovery, and hope that ere long he will be able to renew his ceaseless labour for the betterment of mankind. At present he has paid the penalty of too much enthusiasm, for he has tried to do more than is possible.

The Esperanto Library has become further enlarged by the addition of the three following books:--

(1). _Vojaĝo interne de mia ĉambro_ (fifty-eight pages) is a capital translation from the French of Xavier de Maistre. The translator, M. S. Meyer, has succeeded in his purpose, and has given us a most able and correct translation of that interesting work.

(2). _Advokato Patelin_ (forty-two pages) is a three-act prose comedy by Brueys and Palaprat. Esperanto version by M. J. Evrot. Its contents are very interesting and humorous, and all Esperantists will enjoy a good laugh when reading it. Let us congratulate M. Evrot on the good theme he has selected, and let us hope that before long the comedy will appear in an _Esperanto theatre_, in accordance with Dr. Zamenhof's wish. The reading of plays is a great help to the conversational use of the language.

(3). _Thirty-six selected fables of La Fontaine_, translated by M. Vaillant, are very suitable for reading exercises, as we already know the English versions. Our Readers have already seen specimens of fables in Esperanto, and it is to be hoped that this collection will give pleasure.

We congratulate the three authors, and hope that they will soon write other (possibly original) works.

All are to be had from the Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C. Cost 1/- each.

We announce with pleasure that the long-awaited Dictionaries have now appeared, and have greatly pleased our friends. We hope, now that one has dictionaries, that many more Esperantists will be so kind as to send us articles. Otherwise The Esperantist cannot contain sufficient interesting matter to continue to gain the approval of its world-wide Subscribers.

FEBRUARA PROMENO.

Originale Verkita de Esperantisto 8380.

Tagmezo estas pasiĝinta. Vento fariĝis ventego. Grandaj hajleroj komencas stertori furioze kontraŭ la vitroj de miaj fenestroj. Elrigardante, oni povas nenion vidi krom blankan turnegantan amason.

Bruego de elementoj ekscitas homan animon same kiel muziko. En momento spirito de vintro tute posedas min. Varma ĉambro kaj brila fajro estas senpotencaj por min restigi interne. Surmetante mian superveston, mi eliras en blovadegon.

Unue la malvarmo pikas simile al serpento per sia tuŝo. Iom poste mia sango rapide ekfluas, kaj mi estas tute en harmonio kun miaj ĉirkaŭaĵoj. Mi marŝas kontraŭ la blovadego kun sovaĝa ĝojo, kiel soldato marŝas al batalo.

Vojo kuŝas inter du densaj arbetaĵoj. Antaŭ malmultaj monatoj, tiuj ĉi estis vestitaj per folioj kaj floroj; sed kiu diros ke ili tiam estis pli belaj ol nun? Hodiaŭ la supraĵoj de la branĉoj estas kovritaj per neĝo, pli blanka ol lano. Ili prezentas al mi retaĵon, en kiu blankeco kaj nigreco estas mirinde interteksitaj.

Tie ĉi kaj tie, sub arbetoj, malgrandaj birdoj serĉas rifuĝon de la blovegado. Ili sidas kaj tremas, aŭ eble saltadas senreste de loko al loko. Je tia vido venas pensoj pri la suferoj kaŭzataj per senkompata vintra vetero. Vidaĵoj de malvarmaj kaj malsataj bestoj, de infanoj ĉifonvestitaj, kaj senkomfortaj homaj hejmoj, pasas antaŭ mia imago.

Baldaŭ troviĝis malfermoj el la arbetaĵoj, kaj tie la neĝo estas tiel ebena, ke oni ŝancelas detrui ĝian belecon, sur ĝi marŝante.

Fine mi atingas la supron de monteto, kaj mi vidas ke la nuboj preskaŭ estas forpasintaj, kaj ke la vento estas ĉesinta. Okcidente, la suno flamas simile al granda globo de fajro. Ĝiaj radioj iluminas la ĉielon je punco kaj oro, kaj ĵetas flavan brilecon sur la suba neĝo.

Tra gloroj de vintra sunkuŝiĝo mi marŝas hejmen, al brila vespera fajro, kaj al mia Esperanta Gazeto.

IRLANDA LEONO.

Tagon, Irlandano sen okupado renkontis vojaĝantan sovaĝbestaron, kaj demandis la mastron:

"Ĉu mi povas esti utila al vi?"

"Nu, jes," respondis tiu ĉi, hieraŭ nia sola leono mortiĝis. "Se vi surmetos lian haŭton kaj aktos en la kaĝo, mi pagos vin."

"Tutkore mi konsentas!" respondis la Irlandano.

Nokte en la fojron amaso da homoj alvenis por vidi la mirindajn bestojn. La mastro elparolis: "Gesinjoroj, jen ne terura ne malsovaĝigebla Afrika leono. Mi nun metos lin en kaĝon, kun la tigro."

Je tiuj ĉi vortoj, la "leono" rampis al la bariloj, kaj kviete diris: "Vi forgesas ke la tigro manĝos min!" Sed la mastro, svingante la vipon, respondis: "Ne, tigroj neniam manĝas leonojn."

Tiam la leono estis ŝovita en la alian kaĝon, kaj la tigro tuj komencis treege salti al li.

La malfeliĉa Reĝo de Bestoj, pensante ke li estis mortigota, murmuris: "Ho! Sanktulo Patriko, gardu min!" "Ne timu," diris la tigro, "mi ankaŭ estas Irlandano!"

G. C. Law.

ITALA FABLASCIENCO.

En Esperanto verkita de Clarence Bicknell.

Ne tre malproksime de mia urbeto, loĝas maljunulo okdekjara, tre bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis al mi la vulgarajn nomojn de la sovaĝaj kreskaĵoj, kiujn la pli junaj generacioj ne lernas, aŭ rakontas al mi la kredaĵojn kaj superstiĉojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis tiujn ĉi, antaŭ ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domaĝe ne kolekti tiajn fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, ĉar baldaŭ ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas du el la ses rakontoj, kiujn mi aŭdis.

(I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, loĝantino en la proksima vilaĝo, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon aŭ la antaŭtagon de la _Memorigo de la Mortintoj_, tio estas, la duan aŭ la unuan de Novembro. Subite ŝi ekvidis procesion de multenombraj personoj, kiuj eliris el la preĝejeto. Tiuj ĉi personoj, aŭ prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn ĉe la manoj, kaj unu el ili prezentis al ŝi sian krucon, kiun ŝi akceptis, kaj metis en sian antaŭtukon. Reveninte hejmen, ŝi malfermis la antaŭtukon kaj trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaŭ ŝi iris al bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro konsilis, aŭ ordonis, ke ŝi reiros saman lokon, por reatendi la alvenon de la procesio, sed kunportante en ŝia antaŭtuko katon-viron. Ŝi ankaŭ devos redoni la oston al tiu, kiu ĝin donacis. Tiun ĉi ŝi faris, kaj la persono, kiam li (aŭ ŝi) ricevis ĝin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via antaŭtuko tion, kio ĉeestas; ĉar alie vi nun estus kun ni." Ŝi reiris hejmen, kaj malferminte la antaŭtukon, vidis la katon, mortan kaj rigidiĝitan.

Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaŭ la saman fablon, sed kun iom da diversaĵo, kaj la afero okazis en malsama vilaĝo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, ĉar ĉiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, ŝi metis ĝin en la tirkeston de sia ĉambro. Dum la nokto ŝi vekiĝis. Aŭdinte ĝemojn kaj sopirojn ĉe la tirkesto, ŝi malfermis la meblon, kaj terurigite ekvidis la fingron de mortinto. Ŝi ankaŭ iris pastron, kaj ricevis similan konsilon. Kiam ŝi redonis la fingron, ŝi ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis.

(II.). Tiu ĉi estas tre interesa, ĉar la rakonto memorigas la legendon pri _Tannhäuser_ kaj mi neniam aŭdis similaĵon. Mia amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian ŝafaron al la malproksimaj montherbejoj kie loĝas amiko kunpaŝtisto. Tiu ĉi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la ŝafoj revenis sen li. La nokto pasis, sed eĉ matene li ne vidiĝis. Tiam mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris serĉante lin, sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la tranĉileton per kiu li kutimis skulpti figurojn aŭ literojn sur la ligno. Pasis kelkaj tagoj, sed la paŝtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion li faris dum la semajno de sia forestado."

Post ok tagoj, la paŝtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la ŝafoj, sed ili ne tute manĝis ĝin; tial li enmetis la restaĵon en sian poŝon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita kaj lumigita, kie estis tre multe da ĉarmaj fraŭlinoj, kaj multe da manĝaĵoj, kaj da trinkaĵoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li: "Danku la Sinjoron ke vi enhavas poŝe iom da salo, ĉar sen ĝi, vi deviĝus resti kun ni."

Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj ĉi, kaj de aliaj similaj fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas ŝanĝiĝita. Kaj ankaŭ ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la antaŭtempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne plu estas potenculoj.

HISPANAJ PROVERBOJ.

1. Korniko[1] diris al korvo "For de tie ci, nigrulo!"

2. Kiam amiko petis, ne estas morgaŭ.

3. Dio ne batas per du manoj.

4. Kiam unu pordo fermiĝas, cent pordoj malfermiĝas.

5. Tiu, kiu donacas al la publiko, donacas al neniu.

6. La piedoj de la ĝardenisto ne malutilas al la ĝardeno.

7. La vulpo estas ruza, sed pli ruza estas tiu, kiu kaptas ĝin.

8. Tiu, kiu bonfaras al vi, aŭ mortos aŭ foriros.

9. Tiu, kiu ne havas kapon, ne bezonas ĉapelon.

10. La saĝulo ŝanĝas siajn ideojn, sed la malsaĝulo neniam.

(4686).

FOOTNOTE:

[1] Carrion crow.

N.B.--_Maltaj kaj Hindaj Proverboj poste aperos._

[_Copyright reserved._]

[_Tradukis Esp. 6266._]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(_Vidu la kvar antaŭajn Nrojn._)

AKTO I.

Sceno 2 (_daŭrigo_).

(_Vokante_). Servisto, venu! venu, Arielo! Mi estas tute preta: venu! venu!

(_Aperas Arielo_).

Arielo.-- Saluton al vi, granda mia mastro! Laŭ via bondeziro tuj mi venas. Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi Sur nubaj volvoj min vi nun devigos? Tuj Arielo agos.

Prospero.-- Ĉu, spirito, Vi kaŭzis la ventegon laŭ l'ordono?

Arielo.-- Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe, Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj, Mirigon mi dissemis, ekbruligis Multegajn lokojn mi, per unu fojo; Ĉe l'masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn Videble mi flamigis; tiam, kune Interligiĝis flamoj. Pli momentaj, Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj, La flamoj, krakoj de l'sulfura muĝo!... Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis, Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

Prospero.--Spirito brava! En tumulto tia, Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi, El ili kiu povis agi saĝe?

Arielo.-- Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis En malespera stato. Krom maristoj, Tuj subakviĝis ili el la ŝipo De mi ekbruligita. La reĝido, Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj, Unue maren ĵetis sin, kriante: "Infero certe estas nun malplena! Ĉi tie nun la diablaro loĝas!"

Prospero.--Bonege, Arielo! Ĉu proksime De l'lando ne fariĝis ŝippereo?

Arielo.-- Proksime, mastro.

Prospero.-- Ĉu nun ĉiuj vivas?

Arielo.-- Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe. Laŭ via volo ilin mi disigis Per bandoj travagantaj nun l'insulon, Kaj Ferdinando, la reĝido, sola De mi lasita, estas en angulo; Sopire, li l'aeron malvarmigas Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas.

Prospero.--La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn De la ŝiparo, kiel vi disponis?

Arielo.-- Savita estas nun la ŝipo reĝa Ankrita en la profundega golfo-- De kia loko min, je l'noktomezo, Vi vokis iam por alporti roson El ventetiĝa Bermudinsularo-- La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj Miregigitaj, lacaj de penado, Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas. Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis Interrenkontis sin, kaj Neapolon Malĝoje iras.--Ŝiparestro pensas Ke l'reĝan ŝipon li fundiri vidis, Kaj ke en mar' pereis la regnestro.

Prospero.--Mision vian, Arielo, bone Plenumis vi; alia tamen ago Farota restas. Kia estas l'horo?

Arielo.-- La posttagmeza.

Prospero.-- Du sabloŝutiloj Sin malplenigos ĝis la sesa horo: Ni dume devas bone tempon uzi.

Arielo.-- Ĉu plie mi labori devas, mastro? Bonvolu vi memori la promeson Al mi faritan sed ne plenumitan.

Prospero.--Ĉagrena? Kial do?

Arielo.-- Min liberigu!...

Prospero.--Ne antaŭ ol la tempo venos!

Arielo.-- Mastro! Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele Vin servis--ne mensogis--ne eraris ... Vin servis senŝpareme, senmurmure, Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro Rabaton.

Prospero.-- Ĉu, spirito, vi forgesas El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

Arielo.-- Neniam.

Prospero.-- Jes! vi ĉion nun forgesas. Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ...

Arielo.-- Neniam.

Prospero.-- Malbonulo, vi mensogas! Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso-- Malpura sorĉistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj-- Agadis.

Arielo.-- Mastro, ne!

Prospero.-- Ja vi forgesas. Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis.

(_Daŭrigota_).

MATEO FALKONE.

Eltiraĵo el Merimée, tradukita de ELISE BAUER.

Unu tagon en aŭtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, ĉar la loko estis tro malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni vidos ĉu li ne havis kaŭzon por penti pro tio. Li estis foririnta de kelkaj horoj, kaj Fortunato kuŝis je la suno, rigardante la bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimanĉon, li tagmanĝos en la urbo, ĉe sia onklo, la korporalo.

Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li ekleviĝis, kaj turnis sin je la flanko de la ebenaĵo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je malegalaj interspacoj ĉiam alproksimiĝante. Fine en la vojeto, kiu kondukis al la domo, aperis viro kun pinta ĉapo (kiel portas la montanoj) barba, kovrita per ĉifonaĵoj, pene trenigante kaj apogante sin sur sia pafilo. Li ĵus estis ricevinta pafon en la femuron. Tiu ĉi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por aĉeti pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en la arbaron, antaŭ liaj persekutantoj. Li alproksimiĝis al Fortunato dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto Sanpiero. La _flavaj kolumoj_ persekutas min. Kaŝu min, ĉar mi ne povas plu marŝi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kaŝos vin sen lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kaŝu min rapide, ĉar la soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, ĝis via patro revenos. Kaŝu min, aŭ mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco Fortunato respondis, "Via pafilo estas senŝarga, kaj ne estas aliaj kartoĉoj en via kartoĉujo." "Mi havas mian stileton." "Sed ĉu vi kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne povas esti filo de Mateo Falkone. Ĉu vi do arestigos min antaŭ via domo?" La infano ŝajnis kortuŝita. "Kion vi donos al mi se mi kaŝos vin?" La bandito serĉis en sia leda poŝo, kaj eltiris el ĝi moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno apud la domo. Gianetto eniĝis tien, kaj la infano lin kovris tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen neeble suspekti viron kaŝitan sub la fojno. Plie li prenis katinon kun ŝiaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke ĝi ne estis tuŝita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile rekuŝiĝis je la suno.

Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu ĉi adjudanto estis iom parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomiĝis Teodoro Gamba, kaj estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis kaptinta kelkajn.

"Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandiĝis," li diris. "Ĉu vi ĵus vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankoraŭ tiel granda, kiel vi, kuzo," naivege respondis la infano.

"Tio venos. Sed diru al mi ĉu vi vidis pasi viron kun pinta nigra ĉapo, kaj ruĝe kaj flave brodita jako?"

"Viron kun pinta ĉapo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn demandojn!" "Hodiaŭ matene la Sinjoro Pastro pasis antaŭ nia pordo sur sia ĉevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi lin respondis--" "Ha, sentaŭgulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi kien Gianetto iris, ĉar estas li, kiun mi serĉas; kaj mi estas certa, ke li prenis tiun ĉi vojeton."

"Ĉu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentaŭgulo. La pafoj vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis Gianetton. Eble vi eĉ kaŝis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj vidu ĉu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por marŝi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finiĝis tie ĉi." "Kaj kion diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia forestado?" "Sentaŭgulo," diris la adjudanto, "ĉu vi scias ke mi havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! Ĉu vi scias, fripono, ke mi povas kuŝigi vin en malliberejo sur la pajlo kun katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviliĝis.

La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa afero, ĉar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan ĉambron. La meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, ĉasiloj kaj kuiriloj. Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj ŝajnis ĝui la konfuzon de la soldatoj. Unu alproksimiĝis al la amaso da fojno kaj vidis la katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la ŝultrojn, kvazaŭ li sentas la ridindecon de sia singardo.

Nenio movis, kaj la vizaĝo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon. La adjudanto preskaŭ malesperis. Li jam serioze rigardis je la flanko de la ebenaĵo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris, "vi ŝajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone ĉe mi, kaj se mi ne timus ĉagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi donos al vi tiun ĉi belan arĝentan horoloĝon, kiu certe valoras tridek frankojn!"

"Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horoloĝon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun ĉi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis ĝin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuraĝiĝas kapti ĝin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. Ŝajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horoloĝon al li.

"Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horoloĝon, kondiĉe ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horoloĝon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizaĝo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto ŝuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaŭ sufokiĝis. Dume la horoloĝo balanciĝis, turniĝis kaj kelkafoje eĉ tuŝis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano leviĝis al la horoloĝo; liaj fingroj tuŝis ĝin, kaj ĝi tute kuŝis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la ĉenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno ĝi brilis kiel fajro.

La tento estis tro granda.--Fortunato levis ankaŭ la maldekstran manon, kaj per la antaŭfingro li montris supre sian ŝultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la ĉenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horoloĝo.

La soldatoj tuj renversis la amason, kaj ĝi baldaŭ moviĝis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante leviĝi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto ĵetis sin sur lin, kaj elŝiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgraŭ lia kontraŭbatalo.--Gianetto, kuŝita sur la tero kaj ligita kiel branĉaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimiĝis. "Filo de ...," li diris pli malŝate ol kolere. La infano ĵetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas ĝin. Sed la kaptito ŝajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marŝi; vi devas _porti_ min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen laciĝi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per branĉoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaŭ metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli senĝena."

Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandaĝi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbiĝo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antaŭmarŝis, kurbiĝata penige sub la pezo de grandega sako da kaŝtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; ĉar estas neinde je Korso porti ian ŝarĝon krom siaj armiloj.

Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu ĉi ideo? Ĉu li malpacis kun la justeco? Ne, li ĝuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj prepariĝis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" Ŝi tuj obeis. Li donis al ŝi la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke ĝi ne ĝenu lin. Tiam li malrapide autaŭeniris al la domo, laŭlonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta ĵeti sin, je la plej malamika movo, malantaŭ la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kaŝate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartoĉujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas ŝargi la armilojn de ŝia edzo.

Vidante Mateon tiamaniere alproksimiĝantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, aŭ se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la poŝto. Je tia ŝanceliĝo, li kuraĝe decidiĝis antaŭeniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo ŝajnis al li longega.

"Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj ĝentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marŝadon hodiaŭ, sed ni ne devas plendi pri nia laciĝo, ĉar ni faris bonan kaptaĵon. Ni ĵus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio laŭdata," ekkriis Giuseppina, "li ŝtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj ĉi paroloj ĝojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon al la korporalo Chardon--sed tio ne estas grava afero, li estas nur Franco:--Plie li kaŝiĝis tiel bone, ke la diablo mem ne estus povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni neniam estus trovinta lin. Gianetto kaŝiĝis sub tiu ĉi amaso da fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros ĝin al lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la provincestro."

"Malbeno!" ĝemis tute mallaŭte Mateo.

Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kuŝis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kraĉis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo."

Nur homo certa morti estus kuraĝiĝinta elparoli tiujn ĉi vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan. Li baldaŭ reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn.

"For de mi!" ekkriis la malfeliĉulo kun tondra voĉo. Poste, turniĝante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkaĵon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li ĵus interŝanĝis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris _adiaŭ_ al Mateo kiu ne respondis....

Ĉirkaŭ dek minutoj pasis antaŭ ol Mateo malfermis la buŝon. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun voĉo kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Paĉjo mia," ekkriis la infano, alproksimiĝante, la okulojn larmplenajn, preta sin ĵeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantaŭen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn paŝojn de sia patro. Giuseppina alproksimiĝis. Ŝi ĵus ekvidis la horoloĝĉenon elpendantan el lia ĉemizo. "Kiu donis al vi tiun ĉi?" "Mia kuzo, la adjudanto."

Mateo ekprenis la horoloĝon kaj, ĵetante ĝin forte kontraŭ ŝtonon, disrompis ĝin en mil pecetojn.

La ploregoj de Fortunato duobliĝis, kaj Mateo daŭrigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj ĵetinte ĝin sur la ŝultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris ŝi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazaŭ ŝi volis legi tion, kio pasiĝis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." Ŝi kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie ŝi fervore preĝis antaŭ la imago de la Dipatrino....

Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun larĝan ŝtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn preĝojn!" "Patro mia, Paĉjo, ne mortigu min!" "Diru viajn preĝojn!" ripetis Mateon, teruravoĉe. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavoĉe la patro respondis _Amen_ je la finiĝo de ĉiu preĝo.

"Ĉu tiuj ĉi estas ĉiuj preĝoj kiujn vi scias?"

"Patro, mi ankaŭ scias la _Ave Maria_, kaj la _Litaniojn_, kiujn mia onklino lernigis al mi."

"Ili estas tre longaj, sed diru ilin!"

La infano finis la litaniojn per malfortega voĉo.

"Ĉu vi estas fininta?"

"Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros ĝin. Mi tiome petegos mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto."

Li estis ankoraŭ parolante kiam Mateo murmuris: _Dio vin pardonu!_

Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta.

Sen ĵeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por serĉi fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da paŝoj, li renkontis Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi faris?" ŝi ekkriis.

"Justecon!"

"Kie li estas?"

"En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu loĝi kun ni."

TOM BOLIN.

(Dibdin.--Tradukis A. Motteau).

Senviva kuŝas nun Tom Bolin, Karulo de l'ŝipar'; Ventego ne plu blovos sur lin En granda mortintar'. Li staris en beleco vira, De la marist' model'; Ferdeke devosklavo vera, Sidant' nun super vel'. (_bis_).

Tom ĉiam sian vorton gardis Kaj kore donis sin; Edzinon virtan li posedis, Amikojn verajn, nin. Li ankaŭ kantis tiel bele, De l'ŝipo Filomel'! Bedaŭru ni do lin fidele, Zorgantan super vel'. (_bis_).

Veteron belan sendos tamen La supervol' al Tom, En tago kiam venos hejmen Maran' kaj landa hom'. Ŝipanon, reĝon morto kaptas; Se li nun homa ŝel' Senmova korpo sube restas, Tom vivas super vel'. (_bis_).

DIVERSAJ AVIZOJ.

Niaj Germanaj Samideanoj baldaŭ komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan broŝureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj.

* * *

Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club.

* * *

Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj poŝtkartoj, ĵus estas skribinta: "Ĉu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraŭ farinta grandaron da poŝtkartoj ilustritaj? Ĉiutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, aŭ ses, ĉiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p."

Mi ĉiam pensis, ke tiuj ĉi multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de poŝtsignoj ankaŭ estas inda je atento. Al ĉiu, kiu sendos ĉi tie sian nomon kaj adreson, por ke ĝi enmetiĝu en nian adresareton, kiel kolektanto de poŝtsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenaŭ dek diversaj poŝtsignoj. Kaj ĉiuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun ĉi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ĉi afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. _Per malgrandaĵoj oni grandaĵojn efektivigos!_ Tial mi multe konfidas je poŝtkartoj kaj poŝtsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.

* * *

Kelkaj amikoj tre amas _kronikon_; sed la Redaktoro petas ke ili sin turnu al la _Lingvo Internacia_, _L'Esperantiste_, _k.t.p._ por ĝin trovi. Tamen en tiu ĉi numero li donas mallongan skizon pri la agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. _The Associated Teachers' Guild_, _The Central Technical College_, _The Sir John Cass Technical Institute_, _The Westbourne Chapel_ en Londono, kaj kunvenoj ĉe Sheffield kaj Nottingham aŭskultadis kaj ekinteresiĝis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro.

Bonaj leteroj enpresiĝis en _The Hexham Herald_ kaj _The Scottish Cyclist_. Malfeliĉe _The Daily Paper_, kiu donis al ni tiom da espero kaj helpo, estas mortinta, ĉar nia fervorega amiko Sinjoro Stead ne povis plu zorgadi pri ĝi. Tamen nia movado ŝuldas al li ankoraŭ pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la _C.T.C. Gazette_ mi jam estas skribinta.

Mi ne povas nomi ĉiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan revuon, _The Crank_, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon, skribitan de nia agema _Librarian_. Dua artikolo kredeble sekvos en la tria numero.

Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En _La Plume Stenografique de France_ troviĝis longan skizon; kaj ankaŭ tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens'a ĵurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea Prezidanto, fariĝis konsulo de la Unuiĝitaj Ŝtatoj. Espereble la lingvo internacia helpos lin, kvankam ĝis nun ne estas multe da kunbatalantoj tie.

Tamen, antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu ĉi antaŭemega lando. "When I was in business in New York I had considerable correspondence with merchants in various parts of the world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of an international business language. With this feeling I paid some attention to _Volapuk_ and _Spelin_, the two previous attempts at this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence in there being any future in either of them. With regard to Esperanto I have a very different feeling, and think it is going to be a success."

* * *

Por finigi tiun ĉi avizaron, mi deziras altiri la atenton de la legantaro al la ĵuseldonita tre interesa raporto pri la _Esploro de la Groupe Esperantiste de Lyons_. Tiu ĉi energia centro sendis leterojn je la komenco de 1903 al ĉiuj konataj grupoj, petante respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu ĉi interesa afero nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elĉerpos kelkajn frazojn el tiu ĉi raporto pri la enhavo de la sescent da ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en la plej granda parto de la Eŭroplingvaj landoj. (2) Plej ofte fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4) Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenaŭ nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni ĉiuj devas dankegi la Lionan Grupon pro ĝia granda laboro, kaj pro la grava rezultato kiu ĝin kronis.

CORRESPONDENCE NOTES.

A.J.H. (Shrewsbury) writes: "There are many ways of spreading the language, but two plans, which I have not yet seen in print, appeal to me. (1). Let merchants, especially those with a world-wide business, adopt Esperanto names for their goods. (2). Cause Esperanto to be included among the languages in which it is permissible to send telegrams."--In thanking A.J.H. for the kind suggestions, and hoping that many will follow his good example, we beg to note that the second of these plans is already in vogue, as the writer has seen several Esperanto telegrams, of course minus the accents. As to the first, it is a capital suggestion. A certain perfume (Espero) has been advertised in this gazette, and, in consequence, the proprietor has had many orders from France and other foreign strongholds of our Cause. The opening up of a universal market for one's goods is the first advantage of the study, from a business man's point of view, and I trust that ere long it will be largely made use of by our growing army of Esperantists.

* * *

L.R.C. does not know Spanish, yet, thanks to Esperanto, he was able to translate the sentences in that language in our February number. Are we to consider therefore that Spanish resembles Esperanto more closely than Italian, or has some other friend, equally ignorant of that tongue, been able to translate the Italian sentences on page 57?

* * *

Several friends have pointed out the word given in the new English-Esperanto Dictionary for _Editor_. We prefer to use _Redaktoro_ to translate the term, and use _Eldonisto_ for _Publisher_.

E.M. (Lancaster) sends an excellent suggestion. He writes: "Will not some good Esperantists consent to correct one beginner's letter per week, provided that an envelope be enclosed for the reply?"--Surely there must be many who are willing to undertake this light work, and who thus will improve their own knowledge, and will also make the study especially interesting for country students. The Editor will be glad to find a learner, or a teacher, as may be desired.

* * *

Several subscribers have pointed out that the meanings of some words not in the text-book vocabulary have not been explained. As the Esperanto-English Vocabulary is now issued, we shall only explain words not to be found in that comprehensive little work.

* * *

No. 8380 writes: "Sir, permit me briefly to call attention to two of the examples given last month in illustration of the uses of the preposition 'By.' (1). _He was holding him by the neck with both hands._ Neck: part of the body, or instrument by which B is held; hands: part of the body by which A holds B. The preposition should, therefore, in my opinion be '_Per_.'" (In the first case there is a certain amount of ambiguity, and _je_ or _per_ can be used indiscriminately). "(2). _The little boy returned home quite by himself._ This somewhat peculiar idiom obviously means that the child returned alone, and must be rendered thus 'La knabeto revenis domen sole.'" The Editor nearly altered the latter phrase to the more colloquial expression "The little boy returned home quite _on his own_." It seems to mean "_by his own instrumentality_," and "_per_" certainly seems to be correct in this instance. He might, for example, have just commenced to walk, in which case the proud mother would no doubt have used the given phrase, even if she had accompanied him every step of the way (which, in the Editor's opinion, she probably did). As the phrases seem to give a considerable amount of instruction, the same contributor has kindly treated in this issue the prepositions "IN and INTO."

IN, INTO.

Many birds fly in the autumn into warmer countries. Multaj birdoj flugas dum la aŭtuno _en_ plivarmajn landojn.

When the mouse runs indoors. Kiam la muso kuras _en_ la domon.

The women run about indoors. La virinoj kuradas _en_ la domo.

They are quite right, in my opinion. _Laŭ_ mia opinio, ili estas tute pravaj.

They were brought up in the fear of God. Ili edukiĝis _laŭ_ la timo al (aŭ je) Dio.

In the education of children, it is necessary to use-- _Por_ la edukado de la infanoj, estas necese uzi--

She had difficulty in expressing her thoughts. Ŝi havis malfacilecon _por_ esprimi siajn pensojn.

Matrimony, a fact in the life of Henry VIII. Edziĝo, fakto de la vivo de Henriko VIIIa.

He is the best in the world for that. Li estas la plej bona pri tio _el_ la mondo.

I think I did well _in_ acting thus. Mi pensas, ke mi bone faris tiel aginte.

Alike in face and character. Similaj _per_ la vizaĵoj kaj la karaktero.

We are going away in two or three days. Ni foriros _post_ du aŭ tri tagoj.

Something, in the shape of a man, appears. Io, _sub_ la formo de homo, aperas.

They stand in one long line. Ili staras _sur_ unu longa linio.

While walking in the street I fell. Promenante _sur_ la strato, mi falis.

George Washington was born in the year one thousand seven hundred and thirty-two, and never told a lie. George Washington estis naskita la jar_on_ mil sepcent tridek du_an_, kaj mensogis neniam.

* * *

At the request of many Subscribers, the Grammatical synopsis has been omitted from this issue, and the interesting narrative of the early days of Esperanto takes its place.

* * *

All Members of the London Esperanto Club whose numbers are lower than _136_ are hereby reminded that their renewals are now due, and should be sent to the Hon. Secretary. A Renewal Form was enclosed in the January Number.

* * *

Subscribers are reminded that The Esperantist appears at the beginning of each month.

* * *

As the Editor will be abroad during the end of March, it is hoped that friends will excuse delay in replies to letters. The April gazette should appear on the first of the month as usual, notwithstanding.

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:--

"Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each.

"Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:--

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.

ELTIRO EL PRIVATA LETERO DE D-RO ZAMENHOF AL S-RO B.,

Presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj, en Jaro 1896.

Tradukis el lingvo rusa V.G.

... Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la momento de ĝia naskiĝo, ĝis tiu ĉi tago? La tuta _publika_ historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al Vi pli malpli konata; cetere _tiun ĉi_ periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la _naskiĝo_ de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al Vi ĉion, tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi--estas ridinde ĝin diri--en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi, kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi ŝanco donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco, kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas ĝin en malamikaj partoj.

Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke _homoj_ ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj" posedis ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj.

Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri _nova_, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, kaj dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj,"--kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcar_skaja_," kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditor_skaja_." Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.

"La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure _radikaj_ (ekz. "patrino," "mallarĝa," "tranĉilo," k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

(_Finigota en la proksima numero_).

THE BIRTH OF ESPERANTO.

Freely translated, from an Esperanto version of a Private Letter of Dr. Zamenhof written in Russian, by John Ellis.

"... You ask me how it was that the idea of creating an international language occurred to me, and what was the history of the Esperanto language from the time of its birth till to-day? The entire public history of the language, that is to say, beginning from the day when I gave it to the world, is more or less known to you; further, it is not opportune now, for many reasons, to touch upon that period; I will consequently relate to you, in general lines, merely the story of the birth of my language.

"It would be difficult for me to tell you all this in detail, for much of it I have myself forgotten. The idea, to the realisation of which I have dedicated my whole life, struck me (it is ridiculous to mention it) in my earliest childhood, and from that time never left me. This circumstance will partly explain why I have laboured upon the matter with so much determination, and why, in spite of all difficulties and hardships, I have not abandoned the idea, as many other working in the same field have done.

"I was born in Bielstock, in the department of Grodno (Russia), where I spent the days of my boyhood. This fortuitous circumstance determined the direction of my future ambitions, for the inhabitants of Bielstock are of four different nationalities--Russians, Poles, Germans, and Jews--each of which speaks a separate language, and is on bad terms with the others. There, more than anywhere else, an impressionable nature feels the heavy misfortune of diversity of tongues. One is convinced at every step that the diversity of language is the only, or at least the chief, cause which separates the human family and divides it into inimical sections.

"I was brought up as an idealist. I was taught that all men are brothers; meanwhile in the street and at home everything, at every step, compelled me to feel that _humanity_ does not exist, that there are only Russians, Poles, Germans, Jews, etc. This thought ever deeply troubled my boyish mind--although many may smile at the thought of a lad sorrowing for humanity. But at that time it seemed to me that the 'grown ups' possessed an almighty power, and I said to myself that when I was grown up I would utterly dissipate this evil.

"Little by little I became convinced, of course, that these things were not so practicable as in my boyhood I had imagined; one by one I cast aside my various childish utopias, but the dream of one single tongue for all mankind I never could dispel. In a dim fashion, without any defined plan, in some way it allured me. I do not remember when, but, at all events, it was very early, I arrived at the consciousness that an international language was possible only if it were neutral and belonged to none of the now-existing nationalities.

"When I passed from the Bielstock Gymnasium[2] to the Second Classical School of Warsaw, I was for some time seduced by the dead languages, and dreamed that some day I would travel throughout the world, and in flaming words persuade mankind to revive one of these languages for the common use. Subsequently, I do not now remember how, the conviction came to me that that was an impossibility, and I began, indistinctly, to dream of a new and artificial language. I often made attempts, inventing a profusion of declensions and conjugations, but the language of man, with, as it seemed to me, its endless mass of grammatical forms, its hundreds of thousands of words and ponderous dictionaries, appeared to be such a colossal, and yet tricky, machine that many a time I exclaimed--'Away with dreams! this labour is beyond human powers!' But, in spite of all, I always returned to my dream.

"In childhood (before I could make comparisons or work out conclusions) I had learnt French and German, but when, being in the 5th class of the gymnasium, I began to study English, the simplicity of its grammar flashed upon my comprehension, thanks, chiefly, to the wearisome ploughing through the Greek and Latin grammars. I observed that the rich wealth of grammatical forms was not a necessity, but merely the blind result of accidental history. Under that influence I recommenced my research into language, and discarded the unnecessary forms, and I noticed that the grammar ever and ever melted under my hands, and soon I arrived at a tiny grammar, which, without causing any disadvantage to the language, occupied only a few pages. Then I began to devote myself to my dream more seriously. Still, the giant dictionaries left me no peace of mind.

"One day, when I was in the 6th or 7th class at the gymnasium, my attention was, by chance, turned to the sign 'Ŝvejtskaja' (drink-shop), and close by to the sign 'Konditorskaja' (sweet-shop). Although I had seen it many times before, this 'skaja' aroused my interest, and showed me that by means of suffixes I might make one word into others, which need not be separately learned. This thought took complete possession of me, and all at once I felt the ground beneath my feet. A ray of light had fallen upon the terrific giant dictionaries, and they began to shrink rapidly before my eyes.

"'The problem is solved,' I cried. I seized this idea of suffixes, and began to work hard upon it. I understood how important it was to make full use of this power--which, in natural languages, plays only a partial, blind, irregular and incomplete _rôle_--when consciously creating a new language. I began to compare words, to examine their constant and defined relationships, and every day I cast out from the dictionary a fresh vast series of words, substituting for this mass a single suffix, which signified a certain fixed relationship. I next remarked that a great number of words, hitherto regarded purely as 'roots' (such as 'mother,' 'narrow,' 'knife'), might easily be treated as 'formed words,' and disappear from the dictionary. The mechanism of language stood before me as though it were upon the palm of my hand, and, inspired by love and hope, I began to work systematically. After that I soon had the entire grammar and a small dictionary in manuscript."

FOOTNOTE:

[2] School preparatory for the University.

NIAJ LIBERTEMPOJ.

Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis al mi "La tute admirinda lando, loĝita sur la limoj de Francujo kaj Svisujo, nomata Jura, estas ne sufiĉe konata de alilandaj turistoj." Mi deziras danki lin pro lia sciigo ĉar ĝi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn ĝis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun ĉi fari, kaj mi plezure donos sciigojn al ĉiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi ĝoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belaĵoj de tiu ĉi ĵusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojaĝon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatiĝis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojaĝo nun estus pli ol plezurplenega, ĉar mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj ĉi adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedaŭros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per ĝi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn ĉi liniojn hodiaŭ ĉar la libertempoj jam alproksimiĝas. Mi ĉiam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaŭ ĉiam elektis la Junian monaton por bicikleta vojaĝo inter la belaĵoj de mia propra lando, aŭ, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie troviĝas bonegaj vojoj, kaj kie la ĉiutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojaĝi eĉ pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antaŭ la Pasko, kaj ĝia Aprila Esperantist. Al ĉiuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojaĝi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos.

Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama _Cyclists' Touring Club_. Kaj vi jam scias ke la _Touring Club de France_ estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, ĉu la C.T.C. ne devas ankaŭ klopodi pri Esperanto? Mi ĝin kredas, kaj mi fidas, ke antaŭ ne longe, ĝi faros ion por la afero. En la _C.T.C. Gazeto_ de tiu ĉi Marta monato, troviĝas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke ĉiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de ĝia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas farinta. Tionfarante, ĉiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro.

La Redaktoro.

LA LINGVO DE LA FLOROJ.

Originale verkita de Ben Elmy.

Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuraĝis malkovri la flamon de kaŝita pasio. Tiu ĉi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta ĉielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[3] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn ĉarmojn"; la Rozo ruĝanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion ĉi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo fariĝis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj.

Sed en tia lingvo, la floroj nur utiliĝas kvazaŭ senvolaj iloj por esprimi ian senton aŭ sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estaĵoj; ĉu insekto, ĉu birdo aŭ besto, ĉu eĉ la homo ankaŭ. Ĉe multe da belaj floroj sia rasdaŭrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj.

Tamen la floroj--kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aŭ eĉ sonojn en sia lingvo; efektive, tio ĉi estas ankoraŭ nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto--jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aŭ bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, muŝoj, aŭ skarabetoj, fariĝas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj aŭ bestoj fariĝas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,--kies sufiĉa proporcio enteriĝos fine en tero freŝa, malproksime de la parencaj floroj.

Sendube la diferenca konstruaĵo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj ĉi la plej decajn kaj taŭgajn senditojn, ĉu de la amo, ĉu de la propagando. Ankaŭ estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, ĉiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aŭ odoro; kaj neniam kreas mielon.

Ĉu la floroj aŭ kreskaĵoj havas ian konsciencon aŭ propran volon, je siaj agoj aŭ funkciadoj? Ĉu vere "la kverko tremetas ĉe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaŭ nelonge la botanikistoj kutimis diri ke ĉiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj aŭtomataj, sen propra volo aŭ inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, ŝajne, la unua observanto kiu kuraĝis pensi kaj diri ke la kreskaĵoj posedas ion analogian je la instinkto aŭ prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaŭ diris:--

"Mi certe kredas--ĉiu kara flor' Ĝuadas la aeron kiun spiras."

Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskaĵoj." Mi devus ankoraŭ citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj--Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, ĉe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por aŭskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.

Ben Elmy.

FOOTNOTE:

[3] Mignonette.

DU FABLOJ DE LAFONTAINE.

_La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromaĝon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Moŝto! Kiel bela vi estas! Kiom vi ŝajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via voĉo estas tiel bela, kiel estas via vestaĵo, vi estas la Fenikso el la loĝantoj en tiuj ĉi arbaroj."

Ĉe tiuj ĉi vortoj, pro ĝojego eksaltis la korvo, kaj, por aŭdigi sian belsonan voĉon, li larĝe malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromaĝon.

Tuj ekkaptis ĝin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciiĝu ke ĉiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu ĉi leciono sendube egalvaloras fromaĝon."

La korvo, hontanta kaj konfuza, ĵuris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin.

_La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo ŝanĝis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis eminentulo! Iu rekonis lin; ĉiuj lin mokis, kaj strangmaniere senvestigis lin. Li rifuĝis ĉe siajn samulojn kaj ili forpelis lin.

Estas sufiĉe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per tio, kion ili ŝtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkoŝtelistoj."[5] Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio.

O.W. 7074 (Francujo).

FOOTNOTES:

[4] Jay.

[5] Plagiary.

LA ĈIELAJ PORDOJ.

Originale Verkita de J. H. Meyrick.

Riĉegulo kuŝis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj ĉirkaŭstaris, sed li ne aŭdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la voĉoj de la ĉeestantoj ŝajnis al li forigi: fine, eĉ la ĉambro malproksimiĝis.

Li estis vivinta multe da jaroj. Ĉio, kio povis ĝojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo.

Li ne estis malbonulo, laŭ la ordinara signifo de tiu ĉi vorto; oni eĉ povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonaĵoj, sed certe li preskaŭ neniam faris bonaĵon.

Nun ĉio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaŭ rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis deviĝita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro.

Ekgajante, li volis autaŭeniri. Subite estaĵo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris--

"Kion vi deziras tie ĉi, ĉe la ĉielaj pordoj?"

"Mi deziras eniri" respondis la riĉegulo.

"Amiko, ne estas eble, ĉar vi ne taŭgas. Dum via tuta vivo vi ĉiam estis sinrigardema; vi neniam vin ĝenis pri la ĉagrenoj kaj malfeliĉecoj de viaj similuloj. Tiu ĉi loko ne estas por tieloj. Sed bone aŭskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraŭ estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon."

Tion dirinte, la bela anĝelo malaperis.

La riĉegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon.

Eĉ dum tiu ĉi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia riĉeco kreskigis malamon je la koroj de la ĉeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontraŭ la alia. La riĉegulo vekiĝis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la ĉagrenitaj ĉeestantoj foriris.

La riĉegulo baldaŭ resaniĝis, sed la memoron de sia ĉiela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antaŭa. Li renoncis je ĉiuj luksaĵoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro.

En tago li denove malsaniĝis kaj ŝajne mortis. Alveninte ĉe la ĉielaj pordoj, la glora anĝelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne taŭgas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via riĉeco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj ĉi donacoj neniam kostis al vi eĉ senigeton. Foriru, amiko, restas ankoraŭ por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu ĉi estas la lasta."

La anĝelo tiam malaperis kaj, sopirante, la riĉegulo sin trovis tere.

Li profunde konservis en la memoro tiun ĉi ĉielan sonĝon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaŭ li fariĝis malriĉegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malriĉeco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela anĝelo tiun ĉi fojon parolis kun li pli ĝentile, kaj pli dolĉe ol antaŭe: "Kara mia amiko! Ĉu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la ĉielaj pordoj?"

"Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris ĉion, kion mi povis por ĝin meriti."

"Mi scias ĉion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus."

Je tiuj ĉi paroloj, forturnis la kompatinda malriĉegulo. Li ŝajnis tiel malfeliĉa ke eĉ la anĝelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne taŭgas por ke vi tien ĉi eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenaŭ unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj ĉi pordoj. Eble vi forgesis ĝin: Jen--" kaj tuj la malriĉulo vidis antaŭ li, kiel en spegulo, preskaŭ forgesitan epizodon en sia vivado. Ĝi okazis ne longe antaŭ lia morto, kiam li estis tre, tre malriĉa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaŭ havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta ĉar la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Manĝonte, li vidis knabeton laŭtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro pleniĝis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaŭ li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton ĉion manĝi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj ĝis la proksima vilaĝo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron aŭ panan peceton.

Tio ĉi pasis antaŭ li kiel sonĝa pentraĵo, kaj dum li miradis, la anĝela voĉo diris "Ĉu vi nun komprenas, amiko mia! Ĉu vi ne nun ekvidas ke antaŭe, kiam vi estis riĉegulo, vi ĉiam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu ĉi okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn ĉielajn!"